Angla kiel lingvafrankao (propralingve English as a lingua franca, mallonge ELF) estas la uzo de la angla lingvo kiel lingvofrankao aŭ "tutmonda rimedo de intergenta komunikado"[1] kaj kio povas esti komprenata kiel "ajna uzo de la angla inter parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj (aŭ 'unuaj lingvoj') por kiuj la angla estas la preferita komunika rimedo kaj ofte la sola elekto"[2]. ELF estas "funkcie difinita pere de ties uzado en interkultura komunikado prefere ol formale, referencante al normoj de denaskaj parolantoj" dum la angla kiel dua aŭ fremda lingvo celas atingi la normojn de denaskaj parolantoj elstarigante la kulturajn aspektojn de denaskaj parolantoj.[3] Dum lingvafrankaoj estis uzataj dum jarcentoj, tio kio igas ELF novan fenomenon estas la etendiĝo de ĝia uzado por parolata, skribata kaj perkomputila komunikado[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search